Posts

Mia vivo en Etiopio

Image
Nun mi loĝas en Etiopio kaj tie estas unu afero, kiun mi ne povas kompreni. Tre ofte vi vizitas butikon kaj ne vidas prezojn. Mi scias, ke mi estas blanka (signifante riĉa por lokanoj) en afrika lando kaj tio signifas, ke mi devas pagi pli ol lokaj homoj, sed mi ne povas kompreni la kialon, kial prezoj diferencas por eblaj klientoj. Ekzemple, lastfoje mi serĉis novan loĝejon por lui. Mi konis la prezon de retejo, sed en la momento, kiam mi eniris loĝejon, la prezo tuj plialtiĝis. Nur ĉar mi estas fremdulo. Mi tuj demandis posedanton de la loĝejo, kial la prezo diferencas. Lia respondo estis: "Pardonu, mi forgesis ĝisdatigi la prezon". Kio estis mia reago? Mi diris "Dankon. Ĝis revido!" Ĉi tiu situacio okazis al mi 3 fojojn. Post tio mi multe telefonis kaj ĉiufoje mi havis demandon: "Ĉu la prezo estas fiksita?"

Kartvela lingvo

Image
Kartvela flago Kartvelio estas lando en centra kaj okcidenta partoj de Ka ŭkazio ( historia heredanto de antikvaj ŝtatoj Iberio (aŭ Kartli ) kaj Kolĥ ido ( Kolĥeti ). La kartveloj sin nomas kartvelebi (ქართველები) kaj sian lingvon kartuli (ქართული). Ĉu vi sciis, ke kartvela lingvo havas la saman kalkuladan sistemon kiel en franca lingvo? Ekzemple: 35 estas ოცდათხუთმეტი (signifas 20 + 15) 67 estas სამოცდაშვიდი (signifas 3 x 20 + 7) 93 estas ოთხმოხდაცამეტი (signifas 4 x 20 + 13) En kartvela lingvo ili ne diferencas seksojn: Li venis - ის მოვიდა. Ŝi venis - ის მოვიდა. Vi povas trovi pli interesajn aferojn pri georgiana lingvo sur mia nova retejo: Mi kreis retejon por lernado de kartvela lingvo: http://lingvisto.org/eo/kartvela

manĝo

Kiam vi estas en laboro, ĉu vi aĉetas tagmanĝon, aŭ alportas priparitan manĝon? Mi tamen neniam alportas manĝon, ĉar mi ĉiam volas restigi mian laborlokon :) Ĉu vi alportas manĝon aŭ iras al restoracio?  Hodiaŭ mi legis la artikolon en novaĵo, kaj oni skribis, ke preskaŭ 50% de Ĉehoj preparivmanĝon mem kaj alportas ĝin en laboro, kaj en Slovakio tio procento estas eĉ pli granda: 9 el 10 de laboristoj alportas al laboro la propran manĝon.

Lasta lekciono en universitato

Image
Hodiaŭ mi havis la lastan lekcion en la universitato. Nun mi planas sukcesi en stataj ekzamenoj kaj diplomi. Verdire, tiu tago ne estas iu speciala, sed mi hodiaŭ pensis pri miaj unuaj tago en mia "Alma mater". Ŝajans, ke mi iĝis studento antaŭ nur monato! :)

Peterburgo.info

Ĉu iu scias, kial ttt-ejo peterburgo.info pli ne funkcias? Mi eĉ ne scias, kiu publikis informojn tien. Mesaĝoj ne estis oftaj, sed interesaj! Verdire, mi kiel leganto de servilo eĉ ne scias, ke rdaktistaro eble havis(?) problemojn..

Rusio

Image
Do, antaŭ kelkaj tagoj mi revenis el mia vojaĝo en Rusio. Mi loĝas en Ĉeĥio dum 5 jaroj kaj mi ne vizitis Rusion dum tia periodo. Verdire, mi eĉ ne atendis rimarki iajn grandajn ŝanĝojn, kaj mi ne vidis iliajn! Unuavide urboj ŝanĝis multe: aperis novaj comercaj centroj, parkoj kaj infanludejoj, homoj eble nun havas pli monoj, sed laŭ mia opinio, la vivo tute ne ŝanĝis: koruptado lasiĝis je la sama nivelo, leĝoj ankaŭ ne estiĝis pli saĝaj.. Dum ia periodo mi eĉ havis sensoj provi ŝanĝi ion, sed baldaŭ mi ekpensis, ke ideo ŝanĝi (plibonigi) vivon de homaro estas por mi tre malfacilega! Aliflanke, vojaĝo en Rusio estis por mi interesa: mi volis rigardi sur la vivo je alia rigardo..

Japano kun fermitaj okuloj

Image
Hieraŭ mi vizitis frizejon, ĉar mia hararo estis por mi kiel ĉapo dum varmego. Do, ni parolis dum kombistino tondis min kaj ŝi rakontis, ke unue ŝi tondis japanon kaj la plej interesa detalo estis, ke dum tondado li fermis liajn okulojn! Kombistino ne sciis, kial li faris tion, sed ŝi rakontis, ke en Japanio en frizejoj laboras preskaŭ ĉiam viroj. Mi scias, ke en Japanio estas multaj esperantistoj - ĉi vi povas ekspliki tion okazon?