Posts

Showing posts from September, 2005

Pri lingva diverseco

Mi trovis tre interesan artikolon pri la lingva diverseco en Eŭropo. Mi pensas, ke homoj, kiuj posedas esperanton (certe kaj multaj aliaj), povas interesiĝi pri tiaj temoj. Do, la rtikolo estas legebla en 8 lingvoj tie: http://www.project-syndicate.org/commentary/deswaan1/Czech El la artikolo mi komprenis, ke lingva diverseco fine estas prospera por la angla lingvo!! Ĉu tio estas eble??

Ekzameno je matematiko

Hieraŭ mi havis tre bonan novaĵon. Mi sukcesis en la ekzameno je matematiko!! :) Studentoj de nia unviersitato scias, ke ekzameno je matematiko estas la plej malfacila el aliaj. Mi prosperis jam je unua provo, kio estas mirige kaj ĵojige por mi, sed aliflanke tio estas logike, ĉar honeste dirante mi preparis longe kaj skrupule :)

Malmultekosta studenta laborforto :)

Mi tute ne scias, kiel nomidxas laboro de studento post universitato, sed mi laboras! :)) En la rusa oni diras "praktika" kaj en la ĉeĥa oni diras "praxe". Do, mi estiĝis praktikanto! La firmao, en kiu mi eklaboris nomiĝas "Sprinx Systems". Ĝi estas sufiĉe granda firmao, kia konstruadas informajn sistemojn kaj korporaciajn solvojn por grandaj firmaoj. Laŭ la ideo de mia laboro en la firmao mi devus uzi miajn scion, kiujn mi ricevis en la universitato en mia laboro, sed morgaŭ oni atendas gravan viziton, do hodiaŭ mi helpas al aliaj antaŭprepari. Mi ankaŭ devas diri, ke laboruloj en la Sprinkso estas sufiĉe junaj (laŭ mi, ili havos averaĝe 25-30 jarojn), do, mi esperas, ki mi ne havos problemojn kun miaj kunlaborantoj kaŭze de miskromprenoj. Entute, post du tagoj de mia laboro mi estas kontenta! :) Kaj hodiaŭ mi eksciis, ke eke ĵaude mi povas labori kiel programisto - estas tre ĝojiga novaĵo por mi!!! :)