Posts

Showing posts from January, 2021

Mia vivo en Etiopio

Image
Nun mi loĝas en Etiopio kaj tie estas unu afero, kiun mi ne povas kompreni. Tre ofte vi vizitas butikon kaj ne vidas prezojn. Mi scias, ke mi estas blanka (signifante riĉa por lokanoj) en afrika lando kaj tio signifas, ke mi devas pagi pli ol lokaj homoj, sed mi ne povas kompreni la kialon, kial prezoj diferencas por eblaj klientoj. Ekzemple, lastfoje mi serĉis novan loĝejon por lui. Mi konis la prezon de retejo, sed en la momento, kiam mi eniris loĝejon, la prezo tuj plialtiĝis. Nur ĉar mi estas fremdulo. Mi tuj demandis posedanton de la loĝejo, kial la prezo diferencas. Lia respondo estis: "Pardonu, mi forgesis ĝisdatigi la prezon". Kio estis mia reago? Mi diris "Dankon. Ĝis revido!" Ĉi tiu situacio okazis al mi 3 fojojn. Post tio mi multe telefonis kaj ĉiufoje mi havis demandon: "Ĉu la prezo estas fiksita?"