Posts

Showing posts from November, 2005

Gejoj kaj lesboj

Image
En Ĉeĥio, Slovakio, Hungario kaj Pollando oni organizis esploradon de publika opinio. La celo estis ekscii, kion pensas homoj pri gejoj kaj lesboj. Rezulto de publik-opinio-esplorado estis raporto, el kiu ni ekscias, ke Ĉeĥoj estas la plej tolerema nacio! :) 42% de responduloj ne estas kontraŭ oficiala edziĝo de gejoj aŭ lesboj. La plej parto de responditaj apenaŭ estas kontraŭ filigo de infanoj de tiuj "neordinaraj geedzoj".

Audi

Antaŭ nelonge mi elsciis, ke AUDI kreis sian propran televidkanalon en Britio. Kreantoj planas, ke kanalo estos utila ĉefe por admirantoj de aŭtomobilismo. Mi persone nun meditas pri tio, kiajn tempojn ni travivas. Por firmaoj ne estas problemo krei sian televid-kanalon! :) Certe, ili havos pli da mono, sed mi nur miras, kiu rigardos kanalon de unua firmao!!??