Posts

Showing posts from May, 2006

Loituma kaj la kanto Ieva's Polka

Image
Ĉu vi jam scias pri Loituma? Ne?? Ĝi estas la finna folklora muzika ensemblo. Dum kelkaj tagoj ilia kanto "Ieva's polka" iĝis la plej populara kanto en tutmondo! :) Estas interese, ke ili kantas en la finna lingvo. Sufiĉe! Nur aŭskultu ! Ĉi-tie vi trovos retpaĝon de Timo VÄÄNÄNEN, ensemblano de Loituma. Video oni trovas ĉi-tie .

Leĝo de malico

Image
Kiam oni studas en universitato, vi devas sidi hejme kaj lernen dum eksterdome estas bonega vetero. La alia ekzemplo: se vi estas juna kaj vi volas ĝuadi la plezuron de la vivo, vi nehavas monon, vi studas kaj laboras, sed kiam vi estas maljuna, vi havas monon sed tamen la vivo estas malpli ĝoja kaj interesa, ol ĝi estis, kiam vi estis juna. Tio estas maljusteco kaj deskriminacio de junuloj! :) UPD: Dankon al bonzedirojn, hodiaŭ mi plenumis ekzamenon je statistiko je 1! :)

60% de usonoj ne povas montri Irakon sur mapo

Image
Esplorado de publika opinio en Usono donis tre interesajn rezultojn: 6 el 10 loĝantoj de Usono en la aĝo 18-24 eĉ ne scias, kie lokiĝas Irako, la lando kontraŭ kia Usono militis pasintjare. Sed tio ne estas ĉio: 30% de responduloj ne povis montri sur mapo, kie lokiĝas usona stato Luiziano, kie pasintjare potenca kaj terura uragano "Katrino" detruis la duonon de stato.