Posts

Showing posts from March, 2006

Almansa !

Image
Fine mi aĉetis gitaron! Ankoraŭ en Rusio mi gitaris dum du jaroj, sed poste mi lasis Rusion kaj gitaradon. Unuaj jaroj en Ĉeĥio estis sufiĉe malfacilaj: nova lingvo, nova loĝloko, studato en universitato, serĉado de kromlaboro por poŝmonoj .. do, mi tute ne havas ni tempon ni monon por gitarado.. Nun mi perlaboris monon kaj aĉetis la pravan hispanan gitaron! :) Iom-post-iome mi rememoras kiel ludi kaj rememoras muzikan notacion. Mi elsciis, ke Almansa estas relative nova marko de gitaro, sed mi ankaŭ legis, ke tiuj gitaroj estas tre kvalitaj. Se vi nur scius, kiom da tempe mi pasigis en vendejo elektinte mian gitaron. Mi ne nur provis ludi, sed mi ankaŭ elektis koloron de instrumento. Mi pripensis dum kelkaj tagoj, ĉu aĉeti novan instrumenton aŭ uzitan, poste mi decidis, ke novan gitaro estos pli bona elekto. Do, en vendejo oni havis ankoraŭ diversajn gitarojn de ĉeĥa "Strunal", sed mi jam antaŭ decidis, ke la hispana gitaro estas hispana gitaro kaj mi ne volas nenian alian!