Esperantio

Nun mi legis novaĵon en liberafolio pri la silenco de komitato inter kongresoh. Unue mi devas diri, ke mi persone pensas, ke por neniaj komitatoj kaj kongresoj tute ne ekzistas. Mi sugestus, ke diversaj esperantaj komitatoj ekzistas nur por organizi kongresojn :) Mi estas normala studento, kiu lernas esperanton kaj uzas ĝin ĉiam, kiam mi povas.

Mi vizitas interretajn novaĵ-servilojn, mi skribas mian taglibron kaj mi diskutas eventojn kun aliaj esperant-parolantoj. Mi legas novaĵojn ĉe raporto.info, liberfolio, ĉe esperanta versio de le monde diplomatique, mi diskutas ĉe e-novosti.info, .. - tiaj serviloj por mi ekzistas, kaj mi scias, ke tiaj kaj diversaj aliaj serviloj estas gvidantaj de entuziazmuloj. Ilian laboron mi vidas. Por mi estas tute egale, ĉu ekzistas iuj komitatoj aŭ kongresoj - mi ne vidas rezultojn de ili agado!

Ĉu vi pensas simile?

Comments

MCG said…
Mi kunsentas :-)

Popular posts from this blog

Lasta lekciono en universitato

Mia vivo en Etiopio