Posts

Konfisko de havaĵo

En Rusio oni ekas parolis pri la konfisko de havaĵo kiel punrimedo. Laŭ la vortoj de estrano de sekurec-komutato Vladimir Vasiljev, nun oni parolas pri konfisko de havaĵo pro krima agado, sed specialistoj timas, ke reveno de tiu punrimedo povas konduki al situacio, kia estis en Rusio antaŭ multo da jaroj: havaĵo povas esti konfiskita por ekomonikaj krimaj agadoj. Al tiu novaĵo mi nur volas aldoni, ke tiuj rimedoj estis kreitaj por batalo kontraŭ koruptado. Sed historio klerigis nin, ke tiumaniere batali kontraŭ koruptado estas neefekte!

Hodiaŭa terura tago

Hodiaŭ mi havis teruran tagon! Dum la tago min kontaktis unuan programiston - li diris, ke li havas unuan bezonaĵon kaj mi devas helpi lin. Mi kunsentis, sed baldaŭ mi sentis tutan teruron de la situacio: mi devis finigi unuan programon, kiun estis skribita de alia programisto. Ĉu kutime? Ne por mi! Mi neniam programadis je C# bis mi eklaboris en SPRINX kaj tio tasko estis por mi tre timiga kaj komplika. Iu tempo mi lernis fontkodon kaj poste mi ekis programi, sed mi ĉiam bezonis helpon de taskdonanto. Uf. Mi laboris bis 7.PM, dum multo de kolegoj jam foriris.. Mi sentas, ke morgaŭ tago ankaŭ ne estos facila... Iu iam diris min, ke laboro de programisto tute ne estas malfacila, sed mi sentas, ke ĝi estas malfacila. Almenaŭ por komencanto...

Reveno de Netskapo

Hewlett-Packard anoncis, ke ĉiuj novaj personalaj komputiloj (por Usona kaj Kanada komputila merkato) estos vendotaj kun instalita retumilo Netskapo. Tamen malkonfidemaj uzantoj havos eblecon aĉeti komputilon kun instalita Internet Explorer de Majkrosofto. Ĝian decidon HP eksplikas tiumaniere: NN povas funkcii kun ambaŭ kerneloj: de Majkrosofto kaj de Mozilo. Mi persone neniam esperis, ke reveno de NN estas ebla, sed tiu-ĉi novaĵo montras, ke NN ankoraŭ vivas! :)

Pri lingva diverseco

Mi trovis tre interesan artikolon pri la lingva diverseco en Eŭropo. Mi pensas, ke homoj, kiuj posedas esperanton (certe kaj multaj aliaj), povas interesiĝi pri tiaj temoj. Do, la rtikolo estas legebla en 8 lingvoj tie: http://www.project-syndicate.org/commentary/deswaan1/Czech El la artikolo mi komprenis, ke lingva diverseco fine estas prospera por la angla lingvo!! Ĉu tio estas eble??

Ekzameno je matematiko

Hieraŭ mi havis tre bonan novaĵon. Mi sukcesis en la ekzameno je matematiko!! :) Studentoj de nia unviersitato scias, ke ekzameno je matematiko estas la plej malfacila el aliaj. Mi prosperis jam je unua provo, kio estas mirige kaj ĵojige por mi, sed aliflanke tio estas logike, ĉar honeste dirante mi preparis longe kaj skrupule :)

Malmultekosta studenta laborforto :)

Mi tute ne scias, kiel nomidxas laboro de studento post universitato, sed mi laboras! :)) En la rusa oni diras "praktika" kaj en la ĉeĥa oni diras "praxe". Do, mi estiĝis praktikanto! La firmao, en kiu mi eklaboris nomiĝas "Sprinx Systems". Ĝi estas sufiĉe granda firmao, kia konstruadas informajn sistemojn kaj korporaciajn solvojn por grandaj firmaoj. Laŭ la ideo de mia laboro en la firmao mi devus uzi miajn scion, kiujn mi ricevis en la universitato en mia laboro, sed morgaŭ oni atendas gravan viziton, do hodiaŭ mi helpas al aliaj antaŭprepari. Mi ankaŭ devas diri, ke laboruloj en la Sprinkso estas sufiĉe junaj (laŭ mi, ili havos averaĝe 25-30 jarojn), do, mi esperas, ki mi ne havos problemojn kun miaj kunlaborantoj kaŭze de miskromprenoj. Entute, post du tagoj de mia laboro mi estas kontenta! :) Kaj hodiaŭ mi eksciis, ke eke ĵaude mi povas labori kiel programisto - estas tre ĝojiga novaĵo por mi!!! :)

Vojaĝo al Krkonoŝo

Do, en aŭgusto mi kun parto de mia familio (patrino kaj juna frato) kaj mia amikino vojaĝis al Harrachov. Tio estas mona urbeto situiĝanta en Krkonoŝa montaro sur Nordo de Ĉeĥio apud landlimo de Pollando. Verdire, la vetero estas tre malbona: dum 5 tagoj ni ne vidis sunon, sed aliflanke la celo de vojaĝo estas freŝa aero, monta naturo kaj nur ŝanĝo de medio. Kompreneble ripozo kun gepatroj ne estas ripozo kiel ni emas kompreni tiu vorton :) Verdire, granda parto de turistoj en Harrachov estis de Germanio, Pollando kaj Nederlando! Ĉeĥojn ni renkontis nur malofte! :) Mi faris kelkajn fotojn de naturo dum nia vojaĝo. http://www.volny.cz/wunderbar/harrachov2005/dsc08262.jpg http://www.volny.cz/wunderbar/harrachov2005/dsc08258.jpg http://www.volny.cz/wunderbar/harrachov2005/dsc08264.jpg

Aldonaĵo por Mozillo

Image
Fine mi kreis aldonaĵon por Mozillo por konverti tekston el x-sistemo al unikodo. Sur bildoj vi vidas, kiel ĝi aspektas :) Nun mi planas aldoni eblecon ankaŭ konverti el aliaj skrib-sistmoj (h,^). Verdire, mi kreis aldonaĵon por mi mem. Sed se vi bezonas ĝin, mi povas doni..

Esperantio

Nun mi legis novaĵon en liberafolio pri la silenco de komitato inter kongresoh. Unue mi devas diri, ke mi persone pensas, ke por neniaj komitatoj kaj kongresoj tute ne ekzistas. Mi sugestus, ke diversaj esperantaj komitatoj ekzistas nur por organizi kongresojn :) Mi estas normala studento, kiu lernas esperanton kaj uzas ĝin ĉiam, kiam mi povas. Mi vizitas interretajn novaĵ-servilojn, mi skribas mian taglibron kaj mi diskutas eventojn kun aliaj esperant-parolantoj. Mi legas novaĵojn ĉe raporto.info, liberfolio, ĉe esperanta versio de le monde diplomatique, mi diskutas ĉe e-novosti.info, .. - tiaj serviloj por mi ekzistas, kaj mi scias, ke tiaj kaj diversaj aliaj serviloj estas gvidantaj de entuziazmuloj. Ilian laboron mi vidas. Por mi estas tute egale, ĉu ekzistas iuj komitatoj aŭ kongresoj - mi ne vidas rezultojn de ili agado! Ĉu vi pensas simile?

Erare pifmortigita brazila elektristo

Londona poliсo erare pafmortigis brazilan elektriston. :( Tio ni povas judĝi kiel kontraŭ-teroraj rimedoj?? Dankon, mi gardos min mem.. Verdire, diverseco de depozicioj de atestantoj min mirigis multe. Mi ĉiam pensis (eble erare), ke atestoj devas esti almenaŭ malmulte similaj kaj povas diversi je detaloj, sed koncerene tiu evento iu diras, ke elektristo estis kaptita de policanoj kaj nur POST pifmortigita. Alia atesto diras, ke elektristo estis pifmortigita pere de kvin pafoj en la kapo sen iu kaptado.. Nun mi tute ne scias, kiel la tuto evento okazis...

Majkrosofto kontraŭ Guglo

Majkrosofto ekprocesis kontraŭ Guglo kaŭze de eksa majkrosofta estrano Kaj Fu Li. Laŭ Majkrosoft, Kaj Fu Li rompis kondiĉoj de ili laborkontrakto kaj ekis labori en Guglo. Kontrakto malpermesas lin eklabori en konkurenca kompanio dum unu jaro post maldungo. Majkrosofto ankaŭ asertas, ke estraro de Guglo sciis pri la kondiĉoj de laborkontrakto inter s-ro Li kaj MS, sed intence logis lin :) Mi persone ne scias, kiu veras, sed mi sentas, ke Guglo nur tusas al proceso kaj montras, ke ili sciis nenion pri la kondiĉoj de laborkontrakto de s-ro Li en Majkrosofto :)) Oni scias, ke nun Guglo estas konkurenca kompanio al Majkrosofto en branĉo de serĉiloj.

Novaĵo el aŭtomobila branĉo

Hodiaŭ mi elsciis, ke Seato forlasas la rusian merkaton . Mi nur dubas, ke kaŭzo estas en la merkato. Laŭ mi, kialo de malsukceso estas en malkapableco de filio en Rusio esplori la merkaton kaj vendi pli aŭtomobiloj.

Ĉu Eŭropa Unio havas estontecon?

Mi jam dum longa periodo sekvas procesojn en Eŭropa unio kaj mia propra opinio estas ke EU perspektive ne havas estontecon. Disecoj en ekonomikaj kaj politikaj aferoj estas serioza baro por unuiĝo de diversaj popoloj kaj iliaj ŝtatoj. Eŭropa en nuna situacio ne havas eblecon konkurenci Usonon.

Sen varma akvo :(

Hodiaŭ estas la kvara tago kiam mi ne havas varman akvon hejme :( Se vi ankoraŭ ne scias, ne Ĉeĥio oni ĉesas liveradon de varma akvo regule! Jes, ĉiu somero ni havas "malvarman sezonon", kia kutime daŭras proksimume du semajnoj!! Sufiĉe, mi iras varmigi akvon por havi duŝon. Mi eĉ ne povas imagi, ke mi loĝas en la centro de Eŭropo kaj mi regule ĉiu jaro ne havas varman akvon hejme! Mi devas ankaŭ akcenti, ke mi ne loĝas en ia malnova distrikto - male! Domo, kiel la tuta distrikto estas nova! .

Mi volas kontribui al Raporto.info

Hodiaŭ mi sendis aliĝilon al raporto.info. Jes, mi volas estiĝi kontribuanto! Mi pensas, ke estos bone, ke novaĵoj (artikoloj) pri lingvistiko, komputiko, klerigo kaj ekonomiko estos legeblaj por pli granda nombro de legantoj de raporto.info.. mian taglibron ne legas tiel granda nombro de legantoj.. :)

Milito de mondoj

Ĉu vi jam vidis la novan filmon de Spilbergo "Milito de mondoj"? Dirante veron antaŭe mi atendis, ke tiu-ĉi filmo estos pli grandioza kaj pli spektaĵa.. Sed ĝi ne plenigis miajn atendojn. Ĉiuokaze mi tute ne bedaŭras, ke mi vidis ĝin.

Pensante pri mia taglibro

Mi pensas, ke mi povas plibonigi mian esperantposedadon pere de skribo de mesaĝoj tie. Hm, ĉu iu scias, kial blogger.com ne havas esperanton aŭ la rusan lingvon en listo de lingvoj? :(

Testa mesagxo

Testa mesaĝo :) Verdire, mi kreis tium blogo nur por havi eblecom lasi komentojn en aliaj taglibroj ĉe blogger.com, kiujn mi legas.