Malmultekosta studenta laborforto :)

Mi tute ne scias, kiel nomidxas laboro de studento post universitato, sed mi laboras! :)) En la rusa oni diras "praktika" kaj en la ĉeĥa oni diras "praxe". Do, mi estiĝis praktikanto! La firmao, en kiu mi eklaboris nomiĝas "Sprinx Systems". Ĝi estas sufiĉe granda firmao, kia konstruadas informajn sistemojn kaj korporaciajn solvojn por grandaj firmaoj. Laŭ la ideo de mia laboro en la firmao mi devus uzi miajn scion, kiujn mi ricevis en la universitato en mia laboro, sed morgaŭ oni atendas gravan viziton, do hodiaŭ mi helpas al aliaj antaŭprepari.

Mi ankaŭ devas diri, ke laboruloj en la Sprinkso estas sufiĉe junaj (laŭ mi, ili havos averaĝe 25-30 jarojn), do, mi esperas, ki mi ne havos problemojn kun miaj kunlaborantoj kaŭze de miskromprenoj. Entute, post du tagoj de mia laboro mi estas kontenta! :) Kaj hodiaŭ mi eksciis, ke eke ĵaude mi povas labori kiel programisto - estas tre ĝojiga novaĵo por mi!!! :)

Comments

Popular posts from this blog

Mia vivo en Etiopio

Lasta lekciono en universitato